lunes, 19 de enero de 2009

FW: Analizo de kampanjo cxe Change.ORG - Oleg

Karaj Geamikoj!

Finiĝis la voĉdono por la propono de Oleg Izyumenko ĉe la retejo de la organizaĵo Change.org , pri la lerneja instruado de Esperanto en Usono, kiel unue lernenda, fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto…

La propono (el inter 87 aliaj proponoj) atingis la 25-an lokon kun 3597 voĉoj kaj 931 alparoloj.

Ni ne forgesu, ke en la dua fazo konkursis tiuj 87 proponoj, kiujn en la unua fazo la voĉdonantoj elektis el inter proksimume 8.000 proponoj. Gravega fakto estas, ke ekde la 11-a de januaro ankaŭ UEA fariĝis partnera organizaĵo de Change.org .

Akceptu bonvole la unuan analizon de Oleg Izyumenko.

Ni interkonsentas kun Oleg: - ankaŭ la tutmonda Esperanto-movado devas ŝanĝiĝi.

Nia Laborgrupo - pri kies nom-ŝanĝo ni baldaŭ devos paroli - jam ekde preskaŭ 3 jaroj iras konsekvence sur tiu ĉi vojo.

Nia sola celo estas la ampleksigo de la instruado de Esperanto en la diversgradaj lernejoj.

La voĉdono atingis sian plej gravan celon: 600.000 voĉdonantoj povis iel informiĝi pri la ekzisto de la Internacia Lingvo Esperanto. La diskuto estis pasia, altnivela. La kontraŭuloj de Esperanto - tute klare videble - praktike nenion scias pri Esperanto.

Ni havas tre multe da farendaĵoj.

Plej amike

Ludoviko kaj Julinjo

membroj de la 40-jara Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo

_____

From: Oleg Izyumenko [mailto:oleg326...@gmail.com]
Sent: Thursday, January 15, 2009 11:08 PM
To: Probal Dasgupta; Wilson Oliveira; wechs...@fca.unesp.br; stefano.kel...@linguistic-rights.org; Roy McCoy; renato.corse...@gmail.com; Paulo Sérgio Viana; neil_nac...@yahoo.com; Leo De Cooman; José Passini; Jose Lunazzi; Jason; James Rezende Piton; J. Derks; Ivaldo Souza; Ian Fantom; Henri Masson; Enrike Ellemberg; carlosma...@terra.com.br; bonaespero; Aloísio Sartorato; Alfredo Aragón; Adonis Saliba; Carlos Lima Melo; chr...@kava-pech.cz; fisc...@uni-muenster.de; rrese...@brnet.com.br; Osmo Buller; Ranieri Clerici; Katalin Kovats; Jonas Nikolaj Dalmose; Martin Schaefer; ludoviko; Marek Blahus; Sjoerd Bosga; Sonja PETROVIĆ LUNDBERG; Petro Balaz; Radojica PETROVIC; Martin MINICH; Dmitry Shevchenko; Bertrand HUGON; ecxei-memb...@yahoogroups.com; esperanto-por-obama@googlegroups.com
Subject: Analizo de kampanjo cxe Change.ORG - Oleg

(el <http://www.liberafolio.org/2009/retbaloto/> Libera Folio )

Karaj esperantistoj,

cxiuj kiuj subtenis, ne subtenis, malsubtenis, indiferentis aux nenion auxdis (felicxuloj :-)) pri la kampanjo por vocxdonigi popolon por la propono al la estigxonta prezidento de Usono, Barack Obama, publikigita cxe http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_lan...

La kampanjo jxus finigxis. Gxi kauxzis al mi multajn emociojn (gxojajn kaj malgxojajn), pensojn (pozitivajn kaj negativajn) kaj agojn (tiujn jugxu vi). Mi volas plej elkore danki vin cxiujn – apogantojn kaj skeptikulojn – pro tiuj travivajxoj. Nur antaux paro de monatoj mi ne kredus ke tio ankoraux eblas en Esperantio, almenaux ekster la E@I-fenomeno. :-)

Jam en la frua komenco tiu cxi ideo kaj tiu kampanjo estis multe diskutataj kaj analizataj (vidu, ekzemple, http://www.liberafolio.org/2008/retbaloto/ ). Kiel multaj el vi rimarkis, mi mem cxiam tenis min ekster tiuj debatoj kaj ne malkovris miajn proprajn analizojn, anstataux preferante koncentrigxi je agoj – strategia planado kaj mobilizo. Multaj – vere multaj, precipe por esperantistoj – respondis al mia alvoko kaj helpEGis dum la kampanjo. Mi malkovris por mi ekziston de tute surprizaj aktivulaj talentoj en Esperanto-movado, antauxe al mi nekonataj.

Sed hodiaux, je la tago kiam la kampanjo estas finigxinta, mi permesas al mi dividi kelkajn el miaj finaj analizoj. Mi publikigas parton de ili, sub la temo "Kiu gajnis pro la kampanjo?"

Kiu do gajnis pro la kampanjo?

* Change.org, kiu varbis milojn da novaj uzantoj kaj registris centojn da organizoj. Jen la plej granda kaj felicxa gajninto de la tuta afero!!

* UEA.org (permesu al mi skribi UEA.org anstataux simple UEA, kaj vi komprenos je kio mi aludas)

- kiu subite – kaj 10 jarojn pli malfrue ol necesis, sed pli bone malfrue ol ecx pli malfrue aux tute neniam – ekkonsciis pri neceso komuniki en Interreto per kanaloj, kiuj kusxas ekster gxia posedo.

- kiu simple ekkonsciis pri ebleco kaj neceso denove – post pauxzo kiu dauxris jardekojn – komuniki rekte al individuoj ekster la movado. Ne pensu ke mi kritikas UEA-n – tute male: mi simple vere festas tiun vekigxon!!

- kiu ekmalkovris por si novajn interretajn rimedojn – ekster la organizaj hejmpagxoj, retposxto, dissendolistoj kaj retgrupoj – kaj ekparolis lingvon alian ol Esperanto (cxar se gxi pluparolus nur Esperanton, neniu krom jam ekzistantaj esperantistoj gxin auxdus – kaj ecx tiuj ne tiom interesigxis auxskulti dum la lastaj 8 jaroj).

Tio cxi okazis NUR – ni ne trompu nin – pro kuragxo de la plej supraj UEA-oficuloj, instigataj de kelkaj novpensantaj kaj entuziasmaj E-aktivuloj kaj malpli supraj movadanoj. Tiuj lastaj jam konas siajn nomojn, kaj ili estis multaj, do mi ne mencios ilin rekte. Sed UEA-gvidantojn, kiuj havis kuragxon gxuste ekgvidi, mi plezure mencias cxi tie: la gxenerala direktoro de UEA Osmo Buller kaj la prezidanto de UEA Probal Dasgupta, ankaux estrarano de UEA Ranieri Clerici kaj oficisto Roy McCoy. Ilin, krom la individuaj aktivuloj kaj volontuloj, pusxis desube estroj de la landaj sekcioj, naciaj movadoj (inkluzive junularajn), lokaj E-kluboj...

- kiu, se gxi kuragxos dauxrigi laux la sama vojo, baldaux malkovros radikale novan – kaj parte novgeneracian, sed ne nepre kaj ne nur – specon de aktivuloj por Esperanto. Antauxe gxi konis nur kelkdekon da E@I-anoj kvazaux "de ekstere", nun gxi mem preparas grundon por forta enfluo de amasoj da tiaj fresxe pensantaj kaj efike agantaj personoj en movadajn vicojn. Tiuj personoj konas siajn nomojn, kaj ni cxiuj ekkonos ilin baldaux. Kaj la nova movado ne similos malnovan. Gxi estos pli kiel reto de agemaj volontuloj ol hierarkio de ambiciaj aktivuloj. Gxi rigardos eksteren anstataux internen. Gxi parolos Esperanton, la anglan, la hispanan, la francan, la cxinan, la rusan kaj aliajn lingvojn, anstataux nur Esperanton. Cxu mem UEA restos grava parto de tiu movado, ankoraux estas malferma demando. La respondo dependos de sinteno kaj agado de UEA mem.

* Esperanto-komunumo

- kiu subite denove eksentis sin kiel Esperanto-movado, kvankam ne simila al la malnova,

- kiu subite reinspirigxis kaj denove kuragxis esperi je siaj sukcesoj kaj venkoj,

- kiu ene de unu monato alvenis al dolcxa konkludo: JES, NI POVAS!

Kore kaj kunlabore,

Oleg Izyumenko

(origine publikigita cxe <http://www.liberafolio.org/2009/retbaloto/> http://www.liberafolio.org/2009/retbaloto/ )

___
* Bv. disvastigi tiun cxi mesagxon. Eble gxi inspiros plurajn samideanojn al la novtipa agado por Esperanto.

* Bv. dividi viajn analizojn en mesagxoj titolitaj "Analizo de kampanjo cxe Change.ORG - via_nomo" (nur sen citiloj). Fine de tiuj mesagxoj bv. konservi tiun cxi lastan linion kiel gxi aspektas cxi tie.

No hay comentarios:

 
lernu!