lunes, 19 de enero de 2009

Fundamenta Krestomatio

En kelkaj lastaj fadenoj oni mencias "na" Fundamenta Krestomatio.

Jen kiel oni povas atingi tiun verkon rete:

----------------------------------------------------------------
En la Projekto Gutenberg: http://www.gutenberg.org/etext/8224

Mi konsilas elŝuti la dosieron HTML; tamen ĝi estas kunpremita laŭ
zip-dosiero kiun oni povas malkunpremi en novan dosieron de via
durdisko: tiu zip-dosiero entenas, aldone al la teksto unikoda, bildojn.

(Eblas elŝuti el la sama adreso tekstajn dosierojn, sed ili ne estas
unikodaj sed laŭ surogata alfabeto).

----------------------------------------------------------------

Eblas konsulti la verkon laŭ HTML en jena adreso:

http://www.ludanto.org/krestomatio/

Feliĉe, la tekstoj estas senprobleme kopieblaj: ili estas unikodaj.

---------------------------------------------------------------

Eblas elŝuti ĝin laŭ pdf dosiero el:

http://esperanto-rn.org.br/_media/livros/fundamenta_krestomatio.pdf

Ĝi aperas kun supersignoj, sed se oni kopias tekstojn ili aperas laŭ
surogato ^c .

----------------------------------------------------------------

La libro ankaŭ estis elŝutebla el la malaperinta E-librejo de la
bedaŭrata Franko Luin: ĝi estas spegulata en jena adreso, sed Ipernity
postulas enskribiĝon por la elŝuto:

http://www.ipernity.com/doc/deodaro/2817457/in/album/81041

Kvankam la libro elŝutebla el ĉi lasta adreso estas tre bele prezentita,
rimarku ke estas neeble kopii tekstojn el ĝi: temas pri ŝlosita pdf
dosiero. Sed eĉ malŝlosante ĝin, vi trovus ke la litertiparo uzita far
Franko Luin, kvankam aperigas supersignojn, ne estas unikoda, nek
latin-tria, sed iu kaprica litertiparo aranĝita far li mem, kio ankaŭ
malfaciligus la elektronikan kopion de tekstoj.

----------------------------------------------------------

Dario
---------------------------------------------------------------------------------
Eble tio jam estas dirita en tiu diskuto sub alia fadeno ("Ido kaj
Esperanto", "DA kaj DE", ...), sed utilas substreki, ke la Fundamenta
Krestomatio, unue eldonita en 1903, ne estas "Fundamenta": ghi ne estas
parto de la Fundamento, oficialigita de la Bulonja kongreso en 1905. Oni
ankau notu tion, ke la "Deklaracio pri la esenco de la esperantismo", kutime
nomita "Bulonja Deklatacio", vochdonita en la Bulonja Kongreso la 9-an de
augusto 1905, ne estas parto de la Fundamento: male, chi tiun difinas tiu
Deklaracio kiel fundamenton de nia lingvo. Malgrau ghia neoficialeco, la
Fundamentan Krestomation mi konsideras preskau same grava kiel la
Fundamenton mem.
Amike, Petro.

No hay comentarios:

 
lernu!