domingo, 4 de enero de 2009

[esperanto-en-andaluzio:178] Denove por filatelistoj

La nederlanda poŝto eldonis poŝtmarkon dediĉitan al la centjariĝo de UEA.
Rimarkindas ke en ĝi aperas la desegno kreita far la barcelona esperantisto Guillem Sevilla por tiu centjariĝa evento. La Ondo de Esperanto informis jene en sia ĉi-januara numero:

La furoro de la kongresa poŝtmarko tamen instigis UEA mendi novan markon pri temo, kiu ja ankoraŭ aktualas: la jubilea jaro de UEA. La nova marko aperis en novembro kaj ĝia nominala valoro egalas al tiu de la enlanda afranko por ordinara letero en Nederlando. Ĝi montras la jubilean simbolon de la 100-jara UEA, desegnitan de Guillem Sevilla, kun la teksto “100 jaroj Universala Esperanto-Asocio”.
La jubilea poŝtmarko estas vendata en folioj de 10 markoj; ĝi estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA. Unu folio kostas 5,50 eŭrojn plus afranko. Ankaŭ tiu ĉi marko estis eldonita en tre limigita kvanto.
GK UEA

Jen la poŝtmarko (La bildo eble estos nur videbla por tiuj, kiuj ricevas la forumon per retpoŝto laŭ modo "individuaj mesaĝoj"):






Darío

No hay comentarios:

 
lernu!