domingo, 11 de enero de 2009

09 januaro 2009 * Esperanto Koresponda Servo * Listo de respondintoj *

09 januaro 2009 * Esperanto Koresponda Servo * Listo de respondintoj *

ATENTU!:

Dum cxi tiu semajno, gxis la 15an de januaro de 2009,

ni trairas GRAVEGAN vocxdonadon.

Ni petas vin, bonvolu vocxdonu por la instruado de
Esperanto en la lernejoj de Usono.

Detalos pri kiel vocxdoni, en cxi tiu retpagxo
(En Esperanto, hispana, angla, kaj franca)

http://esperantofre.com/eroj/EoChange.htm

Ankaux diru al viaj familianoj kaj amikoj, ke ili
ankaux vocxdonu.

Dankon!

* * * * * *

Listo de esperantistoj, sercxantaj esperantistajn korespondantojn.
09 januaro 2009. Distribuata monate. Informoj cxe la fino.

NOTU: Se vi sendas ret-posxton al mi, NEPRE metu
"EKS" aux iun esperantan vorton cxe la temlinio.
Mi ricevas multege da rubajxo kaj mi forjxetas la
nekonatajn mesagxojn.

Bonvolu ne sendi aldonajxojn (dosierojn),
mi ne malfermos ilin.

******

Por partopreni en la listo de la 13 de februaro 2009,
bonvolu sendi vian korespondpeton antaux la
10an de februaro 2009.

******

Cxi tiu koresponda listo publikigxas jam de 1991.
EKS ret-pagxo komencigxis la 18an de julio de 1996.

Cxi tiu listo estas en la ret-pagxoj de EKS:

http://esperantofre.com/eks

Estas interesaj ligiloj por lerni kaj uzi Esperanton
en tiuj ret-pagxoj kaj ankaux en

http://esperantofre.com/indexeo.htm

http://esperantofre.com/edu/lernue.htm

"Kiel Esperanto plibonigis mian vivon"
"Belaj esperantaj momentoj"

http://esperantofre.com/book/libro42.htm

Infanoj Cxirkaux la Mondo (libroj por infanoj)

http://www.icxlm.org

============ Listo komencigxas ============

******* Atentu:

Por malhelpi auxtomatan spamadon, ni
metis "spacon $ spacon" anstataux la " @ "
en cxiu adreso. Bonvolu kopii la adreson kaj
sxangxi " $ " al "@" por sendi mesagxon.

******
Esperanto Koresponda Servo ne akceptas
petojn de viroj pri virinoj, aux de virinoj pri
viroj. Se vi deziras fotojn de korespondanto,
estos pli gxentile unue sendi vian foton kaj
tiam peti fotojn de la korespondanto.

******

Yeshe SANTOS
Logroño, Hispanio.

Retadreso: yeshem26j $ hotmail.com

Mi estas 20 jara viro, kiu deziras korespondi
rete kun tutmondaj homoj.

Miaj interesoj estas politiko, lingvoj, muziko,
komputila programado, legi...
Mi sxatus plibonigi mian esperantan nivelon,
kaj samtempe lerni el alilandaj ideoj kaj opinioj.

Logroño estas urbo eta en norda Hispanio.

******

Viktoria ELPANOVA
pr. Kolskij, 93, kv. 42
RU-183014 Murmansk
Rusio

Ret-adreso: unintended-girl $ mail.ru

Mi estas 20-jara studentino.
Mi deziras korespondi kun cxiuj proksimume
samagxaj esperantistoj dezirinde el Britio,
Japanio, Hispanio.

Min interesas astronomio, genetiko, kosmo,
scienc-fikcio, klasika kaj rokmuziko, cxiuj
specoj de dancoj precipe historiaj kaj
latinamerikaj, francaj filmoj. Mi sxatas
promeni en arbaro, lerni kulturojn de diversaj
landoj. Al mi placxas futbalo kaj glaciagxo,
orientaj batalartoj, zeno.

Urbo Murmansk (69N 33E) lokigxas en
euxropa nordo de Rusio, sur Kola duoninsulo.
Murmanska regiono havas komunan limon
kun Finnlando kaj Norvegio.

******

Jekaterina BUBLICXENKO
ul. Radishcheva, 13, kv. 2
RU-183027 Murmansk
Rusio

Ret-adreso: bu_katya $ mail.ru

Mi estas 25-jara komencanta esperantistino
kaj laboras kiel ekonomisto. Mi dezirus
korespondi kun cxiuj nur per retposxto.
Agxo de korespondantoj: 20-45-jaraj.

Interesoj: legado, sporto, dancoj, vojagxoj,
naturo, komunikado, lingvoj, sketado, skiado,
ventakviko (feng shuj) .

Urbo Murmansk (69N 33E) lokigxas en
euxropa nordo de Rusio, sur Kola duoninsulo.
Murmanska regiono havas komunan limon
kun Finnlando kaj Norvegio.

******

Nadejxda KOLJADA
ul. Askoldovcev, 27, kv. 118
RU-183040 Murmansk
Rusio

Mi estas 44-jara oficistino kaj havas familion
(2 filinojn kaj filon). Mi sxatus kontakti
kun geamikoj el la tuta mondo.
Bonvolu skribi al mi paperposxte.

Miaj interesoj: vojagxi, hundoj.

Urbo Murmansk (69N 33E) lokigxas en
euxropa nordo de Rusio, sur Kola duoninsulo.
Murmanska regiono havas komunan limon
kun Finnlando kaj Norvegio.

******

Bruno POLO RIVA
domaine de casabianda
20270 aleria Korsika Francio

Mi estas viro 48 jara, mi laboras en agrikulturo.
Mi deziras korespondi per paperposxto
pri diversaj temoj.

******

Veronika POCXEPCOVA
ul. Severnij projezd, 3, kv. 33
RU-183038 MURMANSK
Rusio

Ret-adreso: pchepcvavernika $ rambler.ru

Mi estas 18-jara studentino pri psikologio kaj
frekventas baznivelan esperanto-kurson.
Al mi placxas muziko, libroj, bestoj,
promeni, kaj mi okupigxas pri sporto.

Mi sxatus korespondi kun gejunuloj kun
similaj interesoj.

Urbo Murmansk lokigxas en euxropa nordo de Rusio,
sur Kola duoninsulo, 69N 33E. Murmanska regiono
havas komunajn limojn kun Finnlando kaj Norvegio.

******

Gxofredo Nimal
Adreso:
Avenue des Archers 87
7700 Muskrono
Belgio

Ret-adreso: nimalemail-rilatoj $ yahoo.fr

Mi estas 24 jara viro, progresanto.

Mi studis komputerprogramon. Nun mi
provas trovi loboron, eble en Kebeko.
Mi ankaux longe animadis skoltojn, sed mi
nun sole kondukas la regionan grupon.

Mi cxefe deziras korespondi paper-posxte
(sed rete ankaux placxos al mi) kun homoj,
kiuj logxas ekster Okcidenta Euxropo.

Interesas al mi cxiutagaj aferoj, politikaj
aux socialaj aferoj. Mi volegas lerni
multe pri aliaj kulturoj kaj kutimoj.

Muskrono estas preskaux la plej okcidenta urbo en
Valonio (la suda regiono de Belgio).

==== Komencigxas la antauxa listo (12 decembro 2008) ====

Praby K. Saroja,
Tucson, Usono.

Ret-adreso: gvcafe $ aol.com

Mi estas 63 jara virino, pensiulino kaj sxatus
korespondadi tutmonde, via agxo ne gravas.

Miaj interesoj estas gxui la familion kaj
geamikojn, vojagxi, lerni fremdlingvojn,
ludi klasikmuzikon, legi pri la naturo kaj
havi dombestojn.

Se vi ankaux havas interesojn pri tiuj aferoj,
mi antaudankas vin pro via respondo.

******

Kivajev Jurij
Rusio, 425018,
Marij El, Kichier

Ret-adreso: jurijkivaev $ yandex.ru

Mi estas ekskuracisto, nuna emerito.

Interesoj: Filatelo. Preferas nestampitajn
francajn markojn, emisiitaj gxis 2000 jaro.
Esperas trovi gekolektemulojn en Francio,
kiuj rekompence konsentus ricevadi
Esperanto-librojn kaj markojn de iama
Sovetunio.

Kichier, kie mi logxas, estas kuraca loko,
situanta meze de auxtovojo Kazanj-Joshkarolo.

******

Irakli GOGOLADZE
Batumo, Kartvelio.

Ret-adreso: guruligo $ mail.ru

Mi estas viro, Esperanto-progresanto.

Interesoj: Lingvoj, Esperanta agado.

Mi deziras kontakti homoj pri
Esperanta agado, kaj turismo.

******

Weijian JIAN
Guangzhou, Cxinio.

Ret-adreso: welkin_jian $ hotmail.com

Mi estas 33 jara viro, progresanto.

Mi vizitos Kambogxon en januaro 2009.
Mi intencas diskonigi Esperanton tie.
Mi bezonas flugfoliojn pri Esperanto,
prefere en la angla aux la franca.

******

Jacques MABIRE
Evry, Francio.

Ret-adreso: jmabire001 $ yahoo.fr

Mi estas 55 jara viro, komencinto.

Interesoj: Historio, sciencoj, muziko, hxora kanto,
marsxado.

Mi sxatus intersxangxi mesagxojn kun
korespondantoj de landoj cxirkaux la
Baltan Maron: Danlando, Norvegio,
Svedio, Finlando, Estonio, Latvio, Litovio.
Sed ankaux homoj de aliaj landoj estas
bonvenaj.

******

Laura MUMIC
São Sebastião do Paraíso, Minas Gerais, Brazilo.

Ret-adreso: la.mumic $ gmail.com

Mi estas 17 jara lernantino de la tria-jaro de la
mezlernejo, meznivelulo.

Interesoj: muziko, literaturo, filmoj, naturo.

Mi volas renkonti amikojn kaj koni kulturojn
de aliaj landoj.

******

Valentina KOVALJOVA
630055 Ivanova 10-6
Novosibirsko, Rusio

Ret-adreso: milisa-10 $ ngs.ru

Mi estas 66 jara virino, progresanto.
Mi emeritigxis kiel forstisto.

Mi sercxas korespond-amikojn pri
diversaj temoj.

==== Komencigxas la antauxa listo (14 novembro 2008) ====

Charles STEEPHANK,
Krocehlavi, Cxehxio.

Ret-adreso: steephank $ centrum.cz

Mi estas 56 jara frauxlo. Mi laboras kiel dizajnisto,
mi sxatas auxskulti muzikon, vidarton, vojagxi,
labori per komputilo, belan naturon kaj bonan
mangxon.

Mi deziras korespondi cxiuteme, precipe kun
gesamideanoj el Azio (ekzemple Tajlando,
Vjetnamio, Malajlando, Cxinio), sole ret-posxte.

******

S-ro Kondratjev Mihail
Staraja Russa, Rusio.

Ret-adreso: mihteh $ mail.ru

Mi estas 32 jara komencanta esperantisto.

Interesoj: lingvoj, naturo, autoj, komputiloj,
religio.

Mi volas korespondi tutmonde, agxo ne
gravas.

Staraja Russa estas malnova rusia urbeto
en Centra Rusio.

******

S-ro Shevel Danil
Chita, Rusio.

Ret-adreso: Yellow2815 $ yandex.ru

Mi estas 17 jara komencanto. Mi logxas en urbo
Chita, mi sxatas ludi sxakon, legi librojn, preferas
fikcion, pentri, ludi gitaron.

Mi plezure korespondos en Esperanto.
Chita trovigxas en fora orienta parto de Rusio.

******

Kaznachejeva Elena
Rusio
Angarsk
15-18-116
Irkutskaja obl.,
665834

Ret-adreso: elen-kaznacheev $ yandex.ru

Mi estas 36 jara komencanta esperantistino.

Interesoj: mi sxatas aktivan vivmanieron,
sxatas skribi leterojn, malkovri por si ion novan,
trovi amikojn. Mi gxojos konatigxi kun homoj el
ajna lando!

Angarsk estas urbo en Irkutska regiono de Rusio
cxe rivero Angara.

******

Inge STOFFER
Zaanstad, Nederlando.

Ret-adreso: indre $ tiscali.nl

Mi estas 51 jara virino, komencantino.
Mi estas psikologistino. Mi estas
edzigxinta kaj mi havas du filon kaj
hundeto.

Interesoj: kuiri, kampara vivo, naturo,
hundoj, arto, aliaj kulturoj, libroj kaj
korespondi en Esperanto.

Mi volas korespondi kun homoj el ciuj landoj.

******

Folly ADOKOU
07BP 12316 Lomé 07 Togo
OKCIDENTA AFRIKO

Ret-adreso: follyadokou $ yahoo.com

Mi estas 30 jara viro; mi estas lignajxisto kaj
logxas en Lomé, la cxefurbo de Togolando.

Mi sercxas korespondamikojn tra la tuta mondo
(papere kaj rete), precipe kiuj interesigxas pri lignaj
laboroj por intersxangxo de ideoj. Mi estas
vic-prezidanto de la landa Esperanto asocio
UTE: Unuigxo de Togolandaj Esperantistoj.

Miaj hobioj estas sporto piedpilko, muziko kaj
legado Mi ankaux sxatas kampajn laborojn.

==== Komencigxas la antauxa listo (10 oktobro 2008) ====

Eri PINTO
Atlanta, Georgia, Usono.

Ret-adreso: makipinto $ yahoo.com

Mi estas 18 jara studentino. Kulture mi estas usona
kaj japana, etne ankaux hispanida, religie islama.
De miaj interesoj elstaras amikeco, utiligxo, vivo,
lingvoj, anarhxiismo.

Mi deziras cxefe similagxajn korespondamikojn.
Krom Esperanta korespondado, interesas min
ankaux lingva intersxangxo, sed ne nepre.
Kun usonanoj telefona ekzercado estus bona.

******

Julio Cesar Dorado Penagos
Ibague, Tolima, Kolombio.

Ret-adreso: juliocesardorado $ hotmail.com

Mi estas 45 jara viro, mezkapabla esperantisto.

Interesoj: komputiloj (programado), sportoj
(triatlono, tabloteniso, sxakludo), lingvoj.

Mi volus vojagxi al eksterlando per Esperanto.
Mi deziras korespondi per ret-posxto.

Tuluo urbo estas 100 kilometrojn norde de Cali,
Kolombio.

******

Dmitrij Mihalev
646040 Omskaja obl,
Martjanovka, Ponomarenko, 25-2
Rusio

Ret-adreso: mi.chiamo.dmitriy $ gmail.com

Mi estas studento 21 jara.

Interesoj: sciencoj, lingvoj, landoj, sporto.

Celo: uzi Esperanton por senlima komunikado,
pli bone koni la mondon, konatigxi kun aliaj
homoj. Momente mi lernas la hispanan,
planas ellerni Esperanton.

Precipe min logas landoj de Latina Ameriko,
Hispanio, Italio, Portugalio, Hindio. Krome min
interesas fiziko, biologio kaj kemio.

Mi sxatas spekti futbalon. Plezure amikigxos
kun homoj el diversaj landoj.

Martjanovka estas malgranda logxloko en
Siberio, en Omska gubernio.

******

Artemij Bojkov
249035, Obninsk, Lenina, 162-103
Rusio

Ret-adreso: Artemiytm $ yandex.ru

Mi estas lernejano. Mi naskigxis en 1992.

Interesoj: lernado, komputila programado
(C++ kaj Jass). Mi sxatas bonan muzikon,
(mem ludas klarneton), filozofio, scienco,
politiko, sxako, lerni lingvojn (esperanto,
cxina, araba). Konas teknikan anglan kaj
elementan germanan. Mi gxojos konatigxi
kun amikoj el diversaj landoj.

Obninsk trovigxas en Kaluga regiono de Rusio

******

Olga Skirando
629734, Nadim, Tjumenskaja obl.,
ul. Zvereva, 42-169
Rusio

Ret-adreso: Olg50637559 $ yandex.ru

Mi estas virino. Mi naskigxis en 1982.
Mi estas oficistino en aviadila kompanio.

Interesoj: vojagxoj, floroj, diversflanka
memperfektigxo, interesigxas pri
scienc-populsaraj, soci-politikaj eventoj
en la mondo, pri parapsikologio.

Mi volas konatigxi kun homoj el diversaj
landoj de la mondo por trovi amikojn kaj
pli proksime konatigxi kun tradicioj, vivmanieroj.

******

Kingslim Kossi EDAH
11 BP 48
Lomé 11, Togo

Ret-adreso: edgath19 $ yahoo.fr

Mi estas 20 jara viro, studento, progresanto.
Mi estas en la lasta klaso de Gimnazio.

Interesoj: Matematiko, fiziko, kemio, muziko,
filozofio, lingvoj, vojagxoj, instruado.

Mi sxatus korespondi kun geesperantistoj
por altigi mian esperantan lingvoscion.

Mi lernis Esperanton ekde 2005 en la Instituto
Zamenhof en Togolando, kie Esperanto estas
instruata al cxiuj gelernantoj de la unua gxis
la kvara klaso de Kolegio.

******

Virág Aczél
Budapest, Hungario

Retadreso: aczel.virag $ freemail.hu

Mi estas 31 jara virino, komencinto.
Mi estas bibliotekisto.

Interesoj: libroj, hundoj, katoj.

Mi sxatus korespondi kun homoj de diversaj
landoj.

======================================

****** E K S ******

Koresponda Servo de Edukado.net (ekde novembro 2003)

http://www.edukado.net/pagina/Koresponda+Servo/157

******

Koresponda Servo Mondskala
BP 6
55000 Longeville en Barrois
FRANCIO

******

Koresponda servo,
China Esperanto-Ligo,
Baiwan Zhuang Lu 24 Hao,
Fucheng Men Wai,
Beijing,
Chinio, CN-100037.

******

http://reto.cn/esperanto/verdaret.htm

******

Korespondu kun 300 Koreaj studentoj de 3
universitatoj:

www.esperanto.co.kr iru al "Libera Skribo"

Via korespondado donos motivon kaj kuragxon al
jxusbakitaj koreaj gejunuloj.

Docento Lee Jung-kee estas
Ret-adreso: esperant $ unitel.co.kr

****** E K S ******

EKS afisxos la novan liston en soc.culture.esperanto
la duan vendredon de cxiu monato, kaj du aux tri fojoj
monate en la pagxo

http://www.esperantofre.com/eks

Jen sube la informoj, kiujn vi sendu al mi. Se vi volas ellasi
kelkajn, faru tion, sed nepre metu vian nomon, la nomon de
via urbo kaj lando, kaj la provincon aux sxtaton se necese.
Por paper-posxto metu vian tutan adreson.
Bonvolu uzi la "x" sistemon (cx gx hx jx sx ux).
Skribu Esperante.

nomo (familia nomo majuskle)
urb(et)o, sxtato, provinco, lando, proksimeco al konata
urbo aux loko.

personaj informoj, agxo, sekso, Esperanto-kapablo,
interesoj, adreso (ret-posxte kaj/aux paper-posxte
- vi povas indiki preferon)

---

Enrique ELLEMBERG,
kunordiganto de la Esperanto Koresponda Servo, EKS.

(NEPRE!! metu "EKS" sur la tem-linio [subject])

Mi logxas en Fremont, California, Usono, 50 kilometrojn
sudoriente de San Francisko.
*** E K S *** fino ***

No hay comentarios:

 
lernu!