miércoles, 10 de diciembre de 2008

Programo por instali esperantan klavaron en komputilo

Ĉi tiu paĝo estas por esprimi al esperantistoj kiel instali kaj uzi klavaron — en via vindozan sistemon — por libere kaj rapide skribi esperante uzante ĉiam la ĉapelitajn literojn precize kun la tre elegantajn supersignoj.


La afero estas tre facila kompreni kaj oni nur bezonas sekvi la instruaĵojn zorgeme.


En paĝo por elŝuti dosiereojn mi permesis min – mi esperas ke neniu ĝeniĝos pro tio – meti dosieron por instali esperantan klavaron.


La klavaro estas tute kongrua kun la hispana (Latineamerican) klavaron.


Kiam oni tajpadas hispane, oni uzas la klavon akcento (´) por meti akcentojn sur vokaloj, aŭ (¨) sur u.


Oni tajpas ´ kaj tuje a, e, i, o, u, A, E, I, O, U. Oni produktas, do, á, é, í, ó, ú, Á, É, Í, Ó, Ú.


Oni tajpas ¨ kaj tuje u aŭ U kaj oni obtenas ü aŭ Ü.


La esperantista klavaro havas la samajn kapablojn kiel la hispana klavaro, krome la sekvaj kapablojn:


´s = ŝ

´S = Ŝ

´c = ĉ

´C = Ĉ

´j = ĵ

´J = Ĵ

´h = ĥ

´H = Ĥ

´g = ĝ

´G = Ĝ

´w = ŭ

´W = Ŭ


Oni bezonas nek specialajn literojn nek specialan programon. La klavaro funkcios perfekte en ĉiuj programoj, kiel Microsoft Office Word, Open Office Writer, ktp.


Esperantistoj ne havos plu senkulpigaĵon por uzi tiel malelegantajn solvojn kiel la "xo" aŭ la "ho" sistemoj.


La pasoj estos:

  1. Elŝutu la dosieron el paĝo .
  2. Malfermu la zipan dosieron.
  3. Ekzekutu la programon setup.exe: la programo aŭtomate uzos la korektan dosieron por via vindoza sistemo.
  4. Vi vidos avizon dirante ke la instalado sukcesis.
Post la instalado vi povos uzi la esperantan klavaron per tajpado de CONTROL-SHIFT-2, CONTROL-SHIFT-1. Provu ambaŭ. Tio estas malsame inter komputiloj.

La klavaro estas tute preta por skribi ĵurnalon aŭ libron. Ĝi ankaŭ inkluzivas:

´ - = –
´ _ = —
´ { = «
´ } = »

Do vi povos tuje ekkomenci vian libron aŭ vian paĝaron esperante!

Franz J Fortuny


No hay comentarios:

 
lernu!