viernes, 5 de diciembre de 2008

Paŝoj por lerni kaj uzi Esperanton (Esperanto)

Paŝoj por lerni kaj uzi Esperanton
1. Bazaj kursoj (naci-lingve)
2. Mezaj kursoj (en Esperanto)
3. Por uzi Esperanton
Daŭrigu en Esperanto

# En la komenco certiĝu, ke vi dediĉas pli da tempo por kompletigi la bazan kurson, ol al iu alia agado ligita kun Esperanto. Ne serĉu respondojn al ĉiuj viaj demandoj. La plimulton el tiuj respondoj vi trovos en sekvantaj lecionoj.

Bonvolu elekti kelkajn el la sekvantaj paŝoj, sed estos pli bone se vi komencas per la paŝo numero 1.

1. Plej bona stud-maniero
2. Baza kurso (nacilingve)
3. Mezaj kursoj kaj libroj (en Esperanto)
4. Perfektigaj kursoj kaj libroj

Por uzi Esperanton

5. Por aŭskulti kaj spekti: radioj, videoj, kasedoj
6. Legu librojn kaj revuojn en Esperanto
7. Skribu en Esperanto, serĉu korespondantojn
8. Vizitu retajn novaĵ-grupojn, grupojn de Yahoo.com, listojn
9. Parolu en Esperanto en la hejmo
10. Parolu en Esperanto kun homoj en aliaj landoj

Renkontu aliajn homojn

11. Kunvenoj, renkontiĝoj
12. Kunvenoj, renkontiĝoj por gejunuloj (ĝis aĝo 30)
13. "Pasporta Servo"

14. Utilaj adresoj

15. Aliaj paĝoj de Enrique
16. Aliaj paĝoj pri Esperanto
17. Aliaj paĝoj en Esperanto
18. Kursoj en aliaj lingvoj


Esperanto 1. Plej bona stud-maniero

# En la komenco certiĝu, ke vi dediĉas pli da tempo por kompletigi la bazan kurson, ol al iu alia agado ligita kun Esperanto. Ne serĉu respondojn al ĉiuj viaj demandoj. La plimulton el tiuj respondoj vi trovos en sekvantaj lecionoj.

# NE TRADUKU pli ol tion, kion la leciono proponas. Ne demandu, kiamaniere oni diras ion en Esperanto, precipe tiujn frazojn, kiuj ne ŝajnas tre klaraj en la nacia lingvo. Unue lernu, kiel Esperanto funkcias, kaj vi ankaŭ lernos pensi en Esperanto.

# Fininte la bazan kurson, provu "La Gerdan Kurson". Ĉe la fino de ĉiu el la 25 ĉapitroj respondu al ĉiuj demandoj, faru ĉiujn ekzercojn, kaj legu la vortaron por tiu ĉapitro. Tio ne estas simpla vortaro Esperanta-nacia, sed ĝi havas informojn pri vort-farado. Bonvolu aŭskulti la legadon de la libro.

# Penu por atingi fluecon kiam vi parolas aŭ legas. Poste, studo la gramatikajn detalojn en Esperanto. Se vi volus plibonigi vian konon pri via nacia lingvo ... en kiu lingvo vi studus?

# Ni rekomendas "Kurson de Esperanto" de Carlos Pereira kiel la baza kurso. Ĝi estas interaktiva kaj havas sonon (prononcon).
Detaloj por akiri ĉi tiun kurson en sekcio:
2. Bazaj kursoj.

# Daŭrigu per "La Gerda Kurso" por atingi fluecon. Pli da detaloj en sekcio:
3. Mezaj Kursoj kaj libroj (en Esperanto)

# Estas voluntulaj instruistoj kiu povas helpi vin studadi ĉi tiujn esperantajn kursojn. Bonvolu demandi al mi.

Por lerni Esperanton, bonvolu viziti mian retpaĝon:

http://esperantofre.com/eroj/ilo01e.htm


# Rememoru:

Oni ne lernas Esperanton parolante naci-lingve pri Esperanto.

Estas pli bone studadi dum 15 minutoj ĉiutage ol studadi la tutan tagon kaj poste ne studi dum tuta semajno. Tiel vi bezonos pli da tempo por relerni ĉion kion vi jam antaŭe lernis, anstataŭ progresi.

Ne perdu vian tempon serĉante detalojn. Ne provu scii ĉion perfekte. Unue finu la kursojn. Poste vi povus progresi per legado de esperantaj tekstoj. Esperanto estas multe pli interesa kiam vi povas uzi ĝin.

Estas tre grava aŭskulti Esperanton. Tiel la orelo alkutimiĝas al la sono de Esperanto kaj la cerbo alkutimiĝas al la strukturo de Esperanto.

Komencu aŭskultante la unuaj ĉapitroj de "Gerda Malaperis" kiu estas en la retpaĝo por lerni Esperanton. Por plia aŭskultado provu ĉi tie:
5. Por aŭskulti kaj spekti: radioj, videoj, kasedoj

Kaj nun ... komencu la lernadon!



Esperanto 2. Bazaj kursoj
por lerni Esperanton

# Lernolibroj: iru al via loka biblioteko, la universitata biblioteko, aŭ aĉetu ĝin de iu esperanta libro-servo. Vidu:
14. Utilaj adresoj

Estas multaj kursoj en la reto:

# La "Kurso de Esperanto" de Carlos Pereira estas interaktiva kaj havas sonon. Originale verkita en la brazila-portugala lingvo, poste estis tradukita al 30 lingvoj. La el-ŝuto bezonas ĉirkaŭ 13 MB. Unu sola programo uzeblas en ĉiuj tiuj lingvoj.

http://www.cursodeesperanto.com.br/eo

# La senpaga dek leciona kurso ekzistas en kelkajn lingvojn. En miaj paĝoj estas adresoj por diversaj lingvoj:

In English:
http://esperantofre.com/eeo/EoDktA/KorKurA1.htm

En español:
http://esperantofre.com/eeo/EoDktH/KoresKur/KkLec01.htm

# La senpaga dek leciona kurso oficiala paĝo:

http://www.iki.fi/pacujo/esperanto/course/

# La kurso de "Instituto Argentino de Esperanto" estas interaktiva kaj havas sonon. Originale verkita en la hispana, poste tradukita al aliaj lingvoj:

http://www.institutoesperanto.com.ar/

# Esperanto Viva. Alia kurso en kelkaj lingvoj:

esperanto.org/espviva


Paĝaroj kun kursoj en bazaj kaj mezaj niveloj

# La plej granda monda kunlaborado por krei metodon por instrui Esperanton per ĉiuj eblaj lingvoj. Ĝi enhavas kursojn, ekzercojn, legadojn, en multaj niveloj de komencanta, ĝis progresanta. Ĝi ankaŭ havas esperantajn muzikojn, kaj kelkajn ludojn:

Lernu.net

# Esperantorama. Alia kurso per kelkaj lingvoj. Ankaŭ muziko kaj iomete pli:

http://esperantorama.free.fr


Esperanto

3. Mezaj Kursoj kaj libroj

Bazaj kursoj ĝenerale instruas proksimume 700 radikojn. Post bona lernado de la unua kurso, eblas daŭrigi la studadon. Tiuj kursoj estu prefere tute esperantaj. Nur vortaroj estu Esperanta-nacia lingvo.

# "La Gerda Kurso" baziĝas sur la libro "Gerda Malaperis" verkita de Claude Ĝi havas 25 ĉapitrojn. Kiam vi finas ĉiun ĉapitron, respondu al ĉiuj demandoj, faru ĉiujn ekzercojn, kaj legu la vortaron rilatan al tiu ĉapitro. Tiu vortaro ne estas simpla Esperanto-nacia lingva, sed ĝi havas multan informon pri vorto-kreado.

# "La Gerda Kurso" estas en mia paĝo. Ĝi havas sondosierojn kun la legado de la tuta libro. Ĝi ankaŭ havas vortaron Esperanto-anglan kaj Esperanto-hispanan.

http://esperantofre.com/eroj/ilo01e.htm

# "La Gerda Kurso" oficiala paĝo: (la vortaroj en kelkaj lingvoj)

http://www.esperanto.org/gerda/

# "Karlo"; Libro por komencantoj verkita de Edmond Privat en mia paĝo:

http://esperantofre.com/eeo/EoDktA/Karlo.htm

# "La Gerda Kurso", "Karlo" kaj kelkaj aliaj legaĵoj, oni povas elŝuti el mia paĝo kiel "diskedo":

DktA0004.zip (258 KB)
kun iomete da angla lingvo.

DktH0809.zip (673 KB)
kun iomete da hispana lingvo,
kaj la kompleta lernolibro:
"¿Sabe Usted Esperanto?".


Esperanto

4. Perfektigaj Kursoj kaj libroj

Lernu Esperanton en la Universitato de California en San Diego

NASK Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto

Loko: La Universitato de California en San Diego, bela kampuso en La Jolla, la nordokcidenta parto de San Diego, en Suda Kalifornio proksime de la Pacifika Oceano.


IPKK Internacia Perfektiga Koresponda Kurso

Profesoro Boris Kolker, membro de la "Akademio de Esperanto", instruas ĉi tiun progresigan kurson per ret-poŝto aŭ paper-poŝto. Li uzas sian propran libron "Vojaĝo en Esperanto-Lando", kiel lernolibro por la kurso.

Oni trovos detaloj pri ĉi tiu kurso ĉe la fino de la Antaŭparolo en lia libro. Ĉi tiu kurso ne estas por komencantoj. La tuta informado estas en Esperanto.

Pli da informoj pri ĉi tiu kurso: el la Vikipedio el lernu.net


Kelkaj perfektigaj libroj:

# "Vojaĝo en Esperanto-Lando", verkita de Boris Kolker

Intervjuoj kun la aŭtoro, recenzoj kaj ret-ligiloj: (miaj paĝoj)

Paĝo 48 Paĝo 47 Paĝo 46 Paĝo 45

Partoj el la libro "Vojaĝo en Esperanto-Lando":

La antaŭparolo enhavas detalojn pri la
Internacia Perfektiga Koresponda Kurso de Profesoro Boris Kolker. (Bonvolu ne uzi la adresoj en la retejo de Finkel)


En la retejo de Jurij Finkel, Rusio:

Enkonduko de Kep Enderby, UEA Prezidanto, kaj Antaŭparolo:

Antaŭparolo Leciono 1 Leciono 3 Leciono 7


En la retejo de Esperanto-USA:

Antaŭparolo Leciono 1 Leciono 2 Leciono 22


En la retejo de lernu.net (kun bildoj)

Enkonduko Antaŭparolo
Leciono 1 Leciono 2 Leciono 3 Leciono 7


# Pliaj libroj por komencantoj kaj Progresantoj:

Kopiita el la paĝo de Esperanto-USA (eks-ELNA)

"Sekvaj Paŝoj por Komencantoj kaj Progresantoj"

# "Vojaĝo en Esperanto-Lando", verkita de Boris KOLKER
3a eldono, papera, Nederlando. $ 28.20

# "Paŝoj al Plena Posedo", verkita de William AULD
6a eldono 1989, 228p. 195x125. Hungario. $ 15.20

# "Faktoj kaj Fantazioj", verkita de Marjorie Boulton
papera, Nederlando. $ 22.50

# "Vere aŭ Fantazie", verkita de Claude PIRON
3a eldono 2001, 239p. 210x140. Brazilo. $ 25.00

# "Amuzaj Dialogoj en Esperanto", verkita de Albert LIENHARDT
Dialogoj kun 850 demandoj kaj respondoj. Bildoj de Arfoll. Dua eldono 1980, 140p. 202x120. Hungario.
ISBN 9635710712 $ ....

# "Esperanto Elektronike"
DVD-ROM kiu enhavas grandegan kvanton da materialo, tute en Esperanto. (Oni povas elekti lingvon por navegado) Funkcias nur en komputiloj kapablaj legi duobl-densajn DVD-ojn.

En la DVD estas 70 kantoj, kelkaj kun video; leciono 4a (el 16) el "Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo" (Ĉi tiu estas 28-minuta video); kursoj kaj instruiloj; fotoj; revuoj; poemoj; libroj; teknikaj dokumentoj; kaj multege pli. Entute estas 5.7 Gigabitokoj da informado. $ 4.50 Vere malmultekosta.


Por uzi Esperanton


Esperanto 5. Por aŭskulti kaj spekti: radioj, videoj, kasedoj

# Aŭskultu esperantajn kasedojn.

Aĉetu kasedojn de Esperanto-USA (ex ELNA). Ili havas proksimume 200 diversajn 60 minutajn kasedojn aĉeteblajn po $ 5.00

# Aŭskultu Esperanton el la reto.

Aŭskultu rekte el via komputilo, aŭ kopiu la sondosierojn al via MP3 ludigilo.

Por la komencanto estas necese aŭskulti multfoje la _saman_ programon. Eble aŭskultu 100 fojoj ĝis via orelo alkutimiĝas al la sono de Esperanto kaj via cerbo alkutimiĝas al la strukturo de Esperanto.

# Ĉirkaŭ 1200 radio-programoj de 30 radioj kaj aliaj devenoj:

Radio Arkivo

# Radio Aktiva

Aŭskultu 24 horoj ĉiutage, En Esperanto kaj la hispana.

Elŝutu sondosierojn.

# CRI. Radio Ĉina Internacia, en Esperanto

Aŭskultu la radion

En la dekstra flanko de la ekrano, klaku en la tago de la semajno, aŭ en "Nia lasta programero". Oni povas elekti el la programoj de la lastaj 8 tagoj.

# Radio Polonia, en Esperanto

Aŭskultu aŭ elŝutu sondosierojn

En la supra mezo de la ekrano, sub "Aŭskultu", oni povas aŭskulti la lastan programon.

Sub "Arkivo", oni povas elŝuti la sondosierojn de la lastaj tagoj.

# Radio Polonia en Esperanto (Malnovaj programoj)
arkivoj de Anton Oberndorfer:

http://linz.orf.at/gast/antobern/retradio

http://start.at/retradio


# Filmetoj en Esperanto (Videoj)

Farbskatol

YouTube 1

YouTube 2

Vocale Emilio Cid

KisTv

BildoFree


Esperanto

6. Legu librojn kaj revuojn en Esperanto

Aĉetu novajn aŭ brokantajn librojn, abonu al revuoj.

# Esperanto-USA (eks-ELNA)
P. O. Box 1129
El Cerrito CA 94530
Usono

E-mail: info (ĉe) esperanto-usa (punkto) org
Phone: 1-510-653-0998
Fax: 1-510-653-1468

Retbutiko:

http://esperanto-usa.hypermart.net/butiko/butiko.cgi

http://www.esperanto-usa.org

# Flandra Esperanto-Ligo
La Esperanta Retbutiko:

http://www.esperanto.be/fel/but/ls_serchu.html


Legu librojn en la reto:

Estas multaj retejoj kiuj enhavas Esperantajn librojn. Kelkaj havas longajn listojn de libroj, aliaj nur malmultajn.

# El la paĝo "Esperanto Access" de Donald Harlow:
Centoj da libroj
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html

# Elektronikaj Esperanto-Libroj (pli ol 240 libroj)
http://esperantujo.org/eLibrejo

# Biblioteketo: (Multaj libroj)
http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl

# Esperanto-literaturo: (Jurij Finkel)
http://www.esperanto.mv.ru/UTF8/literaturo.html


Retaj revuoj

# Esperanto-gazeto Wikipedia

# Eventoj, Ret-Info, aliaj servoj
http://www.eventoj.hu

# NUN, Aktualaj Informoj pri Esperanto
http://esperantujo.org

# La Ondo de Esperanto:
http://www.esperanto.org/Ondo
http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-ondo.htm
http://ttt.esperanto.org/Ondo/94-lode.htm (aŭgusto-septembro 2002)
http://ttt.esperanto.org/Ondo/96-lode.htm (oktobro 2002)
http://ttt.esperanto.org/Ondo/97-lode.htm (Novembro 2002)

# El Popola Ĉinio:
http://esperanto.china.org.cn

# Monato:
http://monato.esperanto.be


Esperanto

7. Skribu en Esperanto, serĉu korespondantojn

# Esperanto Koresponda Servo (mia paĝo)

Pli ol 200 adresoj el pli ol 50 landoj, de esperanto-parolantoj kiuj deziras korespondadon.

http://esperantofre.com/eks


# Koresponda Servo de Edukado.net

http://edukado.net/pagina/Koresponda+Servo/157


# Koresponda Servo Mondskala
B. P. 6
F-55000 Longeville en Barrois
Francio

http://membres.lycos.fr/kosomo/e-ali.htm


# Paper-poŝto: Nepre aldonu vian kompletan adreson sammaniere kiel ĝi aperus sur la koverto. Ne forgesu la nomon de via lando. Mi jam vidis multajn eŭropajn adresojn sen la nomo de la lando. Sed mi devis trovi unue la nomon de la lando por scii ke ĝi venis de Eŭropo...


Esperanto

8. Vizitu retajn novaĵ-grupojn, grupojn de Yahoo.com, listojn

soc.culture.esperanto komenciĝis antaŭ preskaŭ 20 jaroj. Ĝi estas la plej malnova ret-grupo por esperantaj parolantoj.

http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/

http://purl.org/net/sce

E-groups.com komencis; nun milojn da grupoj posedas yahoo.com Ili havas pli ol 230 esperantajn grupojn. Preskaŭ ĉiuj grupoj permesas afiŝadon al ĉiuj membroj. Ĉiuj membroj rajtas legi la mesaĝojn.

Listo de Esperanto-grupoj de la revuo "Eventoj":

http://www.eventoj.hu/snd-list.htm


Esperanto

9. Parolu en Esperanto en la hejmo

# Esperanto kiel denaska kaj familia lingvo

http://www.helsinki.fi/~jslindst/denask-l.html


Esperanto

10. Parolu en Esperanto kun homoj en aliaj landoj

# Oni povas babili per voĉo, parolante per "Skype"

Kiel uzi "Skype" (Tejo, en Esperanto)

Elŝutu Skype


Renkontu aliajn homojn

Esperanto

11. Kunvenoj, renkontiĝoj

# Eltrovu se estas iu grupo kiu kunvenas regule proksime de vi. Vizitu ĉiujarajn renkontigxojn de via regiono, de via nacio, aŭ tutmondaj. Estas ankaŭ specialaj renkontigxoj por junuloj ĝis aĝo 30.

La revuo "Eventoj" publikigas kalendaron de esperantaj eventoj tra la mondo:

http://www.eventoj.hu/kalendar.htm

# Multaj landoj havas naciajn kongresojn en malsamaj lokoj ĉiujare. Lokaj societoj ankaŭ renkontiĝas ĉiusemajne aŭ monate. Kelkfoje ili kunvenas nur por bonvenigi vojaĝantajn esperantistojn el aliaj landoj. Mi ĉeestis la nacian kongreson de Usono kaj Kanado, en Montrealo, Kanado, en julio 1998. Mi ankaux ĉeestis la argentinan kongreson en oktobro 1998 en Presidencia Roque Saenz Peña, provinco Chaco, kaj poste, en oktobro 1999, en San Carlos de Bariloche, provinco Río Negro (Rivero Nigra). Mi ankaŭ ĉeestis la Universalan Kongreson en Vieno, Aŭstrio, en julio 1992 kaj la Universalan Kongreson en Beijing, Cxinio, en julio 2004.


Kunvenoj:

En miaj pagxoj:

# Esperanto-USA Kongreso 2007
Tijuana, Meksiko. Julio 2007. Pli ol 60 fotoj.
Priskriboj de prelegoj kaj prelegantoj, raportoj.

# Esperanto-USA Kongreso 2006
Novjorko Urbo. Julio 2006. 110 fotoj.

# Universala Esperanto Kongreso, 2004
Beijing, Cxinio. Julio 2004. 17 fotoj.

# Okemo 2002 Ludlow, Vermont, Usono
Oktobro 12 - 14, 2002. 60 fotoj.

En aliaj pagxoj:

# Universala Esperanto Kongreso, 2007
Jokohama, Japanio, Auxgusto 4 - 11, 2007.

# Universala Esperanto Kongreso, 2006
Florenco, Italio, julio 29 - auxgusto 5, 2006.

# Usona Kongreso 2005
Austin, Texas, Usono, junio 10 - 13, 2005.

# Aliaj Kongresoj en Usono


Esperanto

12. Kunvenoj, renkontiĝoj por gejunuloj (ĝis aĝo 30)

# Internacia Junulara Kongreso

La Bamba, nokta vivo, amuziĝo sed ankaŭ kunsidoj, prelegoj kaj laborgrupoj. Ĉio okazas dum unu vigla semajno, spertinda por ĉiu juna esperantisto!

# http://www.tejo.org/eo/ijk_enkonduko

Ret-adreso: ijk (ĉe) tejo (punkto) org

# 63a IJK - Hanoi 2007 Hanoi, Vietnam,
Julio, 2007. Fotoj

# 62a Internacia Junulara Kongreso okazis en
Sarajevo, Bosnia-Herzegovina, Auxgusto 6 - 13, 2006.


# Seminarioj

TEJO havas seminariojn pri multaj temoj, kiel Lingvaj Festivaloj, Homaj Rajtoj kaj la reto. Ili okazas kelkfoje jare. Ili estas bonega maniero renkonti aliajn membrojn de TEJO kaj la organizacion.

Retejo: www.tejo.org/sem

Ret-adreso: seminarioj (ĉe) tejo (punkto) org


# Lingvaj Festivaloj

Aranĝoj interesaj por ĉiuj lingvemuloj kaj interesitoj pri aliaj kulturoj, sendepende de aĝo, profesio kaj kapablo paroli Esperanton. Pro tio oni lastatempe parolas eĉ pri movado de Lingvaj Festivaloj, jam tradiciaj kaj dum la tuta jaro atendataj okazaĵoj en pluraj urboj dise de la mondo.

Retejo: www.tejo.org/lf

Ret-adreso: lf (ĉe) tejo (punkto) org


Esperanto

13. "Pasporta Servo"

# Pasporta Servo estas gastiga reto, kiu nun konsistas el proksimume 1350 gastigantoj en pli ol 85 landoj ĉirkaŭ la globo. Por aliĝi kiel gasto, sufiĉas aĉeti la liston, kiu estas jare aktualigata. Ekde tiam vi povas uzi la servon. Gastigantoj ne petos monon, multaj eĉ proponos al vi matenmanĝon aŭ bongustan vespermanĝon.

Pasporta Servo faciligas internacian vojaĝadon kaj trovi alikulturajn kontaktojn permesante al siaj membroj ĉeesti en la hejmoj de aliaj esperantaj parolantoj.

# Retejo: http://www.tejo.org/eo/ps

Ret-adreso: pasporta.servo (ĉe) tejo (punkto) org

# Vi povas esti la vojaĝanto!

# Vi povas esti la gastiganto!


Esperanto

14. Utilaj adresoj:

# Esperanto-USA (eks-ELNA)
P. O. Box 1129
El Cerrito CA 94530
USA

Ret-adreso: info (ĉe) esperanto-usa (punkto) org
Telefono: 1-510-653-0998
Fakso: 1-510-653-1468

http://www.esperanto-usa.org


# Universala Esperanto-Asocio

Nieuwe Binnenweg 176,
3015 BJ Rotterdam, Netherlands

telephone: +31 10 436 1044
fax: +31 10 436 1751

Esperanto: uea.org


# Kanada Esperanto-Asocio
Box 2159
Sidney, BC
Kanado
V8L 3S6

http://esperanto.ca/kea/

esperanto (ĉe) canada (punkto) com


# Esperanto-Societo Kebekia
Société québécoise d'espéranto

6358-A, rue de Bordeaŭ
Montréal QC H2G 2R8
Canada

Telefono: 514-495-8442

http://www.esperanto.qc.ca/eo


Esperanto

15. Aliaj paĝoj de Enrique:

# Kiel akiri parolantan fluecon.
Kiel praktiki la parolatan lingvon:

http://eeo.8k.com/lern05.htm

# Pri korespondado:

Listo de korespond-petantoj de pli ol 50 landoj. Komencita 18 julio 1996. Pli ol 140 nomoj kaj adresoj de homoj kiuj petis korespondantoj dum la lastaj 12 montatoj. Aliaj centoj de antaŭaj jaroj.

http://www.esperantofre.com/eks

# Informado kaj lernado: Informado pri Esperanto per 4 lingvoj: hispana, angla, franca, esperanta. Multe da informo kaj kursoj por lerni Esperanton.

Paĝo en Esperanto, hispana, angla kaj franca:

http://www.esperantofre.com/eeo

http://eeo.8k.com/

# Renkontiĝoj:

89a UK en Pekino, Ĉinio, 24 julio ĝis 31 julio 2004. Mi restis en Pekino ĝis 6 aŭgusto, poste Shanghajo ĝis 11 aŭgusto.

Paĝo en Esperanto, hispana kaj angla:

http://www.esperantofre.com/uk89

http://www.geocities.com/eeo8k/uk89

# Okemo 2002 kaj 2001:

Ĉi tiu estas renkontiĝo ekde sabato meztage ĝis lundo meztage, dum la dua semajnofino de oktobro.

Paĝo en Esperanto, multaj fotoj:

http://albeo.tripod.com/Okemo/index.htm

# Take 2001. TutAmerika Esperanto Kongreso in Meksikurbo, Aprilo 2001.

Paĝo en Esperanto, multaj fotoj:

http://take2001.8k.com/

# Amerika Biblia Asocio (American Bible Society) 1865 Broadway, ĉe 61a Strato, Novjorko Urbo, Usono

havas grandan vitro-enirejon. Sur la vitro ili skribis la komencajn vortojn de la Biblio per multaj lingvoj "En la komenco"

Ili ankaŭ havas 36 televidiloj kun la vortoj "The Word", "la Vorto"

http://eeo.8k.com/Eo01/biblenyc.htm

# Nova paĝo, hispane kaj angle:

http://www.geocities.com/eeo8k/eo/lernh001.htm


Esperanto

16. Aliaj paĝoj Pri Esperanto

# Esperanto Access de Don Harlow

# Esperanta informado en pli ol 60 lingvoj


Esperanto

17. Aliaj paĝoj en Esperanto

# Esperanto Land

Ĉirkaŭ 400 Esperanto-grupoj el la tuta mondo, kiuj volonte ricevos vizitojn, ankaŭ de komencantoj kaj progresantoj.

Grupoj montritaj sur la mapo.

Kursoj montritaj sur la mapo.

Renkontiĝoj montritaj sur la mapo.

# Esperanto Access by Don Harlow.

# Esperanto information more than 60 languages.

# UEA Universala Esperanto Asocio.
The World organization.

# Esperanto-USA (ex ELNA)
The USA national organization.

# Esperanto-Societo Kebekia.


Esperanto

18. Kursoj en aliaj lingvoj

Kurso en la nederlanda lingvo:

http://esperanto-cursus.tk Informoj

No hay comentarios:

 
lernu!