miércoles, 31 de diciembre de 2008

mortis itala esperantisto

Ermanno Mello, 66-jaragxa, forpasis tragike pro akcidento pasintlunde:
bruligxis lia domo kaj li mortis pro asfiksio, ne sukcesante eliri el gxi.
Italaj jxurnaloj (kaj la televida jxurnalo de la dua sxtata televido de
Italio) raportis pri tiu akcidento; kelkaj menciis lian esperantistecon.
http://www.google.it/search?sa=N&tab=nw&q=%22ERMANNO%20MELLO%22

Li estis - laux mia mondkonceptado - tute originala persono. Versxajne
multaj ne konas lian nomon, sed la partoprenantoj en la UK Florenco
versxajne povas rememori iun esperantiston kun cxapo kiu surhavis plumon,
kiu staris fronte al la kongresejo.

Mi sentis la devon informi SCE pri cxi tiu malfelicxa evento: nenio el liaj
ideoj kaj agad-maniero ligis min kun li, sed mi sentas grandan kompaton pro
tiu animo.

Kun kondolencoj al liaj familianoj, kaj esperantistaj geamikoj.

Carlo Sarandrea

No hay comentarios:

 
lernu!