martes, 30 de diciembre de 2008

La Gazetejo

Karaj amikoj:

Ĵus mi iris al la Gazetejo por preni numerojn de Kataluna Esperantisto,
kaj mi gvatis La Karavelon por vidi, kiujn numerojn mi devus alŝuti tien.
Mi miris, ke ĉiuj numeroj de LK estas tie. Mi supozas, ke la propra
Gazetejestro
tion faris, ĉar mi ne havis tempon por tio. Dankon al li.
Se ial vi ne povos preni la numerojn de La Karavelo en nia retejo
www.esperantopt.com
prenu ilin en http://www.gazetejo.org/eo/lakaravelo

Cetere mi sugestas la viziton al Gazetejo al ĉiuj, kiuj ne konas tiun
retejon,
ĉar ĝi estas bone konstruita, kaj tie oni povas preni senpage multajn
dekojn da esperanto-revuoj.

Amike,

Ĝoano

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesan...@gmail.com
lakarav...@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!