viernes, 5 de diciembre de 2008

Forpasis Ralph Lewin 11-30-2008

La konata mikrobisto kaj Esperantisto Ralph Lewin forpasis 11-30-2008.

Jen informo de Scripps Instituto de Marscienco, kie Lewin laboris:

"Malgaje, Ralph Lewin forpasis 11-30-2008. Lia edzino, biologo Lanna
Cheng, informis nin ke li mortis pace dum dormo. Li estis malsana pro
kancero jam kelkaj jaroj. Li estis elstara esploristo pri mar-algoj
kaj posedis grandan scion pri plant-scienco ghenerale. Li skribis pli
ol 250 sciencajn reportojn kaj ankau librojn kaj ech poemojn."

Al Esperantistoj, li estis konata kiel tradukinto de "Winnie-La-Pu"
kaj kiel redaktoro de la Internacia Vortaro de Mikroba Genetiko

Li ankau skribis kelkaj sciencajn reportojn en Esperanto: Ekzemple:

http://ttaxus.com/files/Lewin1960.pdf
http://ttaxus.com/files/Lewin1961.pdf

Jonatan

No hay comentarios:

 
lernu!